Efelidoj
Mi provas traduki poemon de Ibn al-Labbana أبو بكر بن اللبانة (Denia, 1044-45 – Majorko, 1113-14), kiu estis poetisto de Ŝark-al-Andalus (شرق الاندلس Orienta-al-Andalus). Mi ŝategas lian poemon:
Efelidoj
Levis siajn okulojn al la steloj, kaj la steleoj,
admirantaj tiom da beleco, mispaŝis,
kaj faladis sur la vango, kie
kun envio mi vidis nigriĝi ilin.
Mi trovis tiun poemon en la libro:
Garcia Gómez, E. “Poemas arábigoandaluces”. Madrid: Espasa Calpe, 1940. (p 151)