La Artiŝoko
Mi esperantigis poemon de Ibn al-Talla de Mahdiyya (jarcento X, 1113):
Artiŝoko
Filino de la akvo kaj de la tero,
sian abundecon ofertas
al kiu ĝin atendas,
fermata en sia kastelo da avareco,
tiel nesatigebla,
kiel virgulino en vualo de lancoj.
Mi trovis tiun poemon en la libro:
Garcia Gómez, E. “Poemas arábigoandaluces”. Madrid: Espasa Calpe, 1940, 153
Efelidoj
Mi provas traduki poemon de Ibn al-Labbana أبو بكر بن اللبانة (Denia, 1044-45 – Majorko, 1113-14), kiu estis poetisto de Ŝark-al-Andalus (شرق الاندلس Orienta-al-Andalus). Mi ŝategas lian poemon:
Efelidoj
Levis siajn okulojn al la steloj, kaj la steleoj,
admirantaj tiom da beleco, mispaŝis,
kaj faladis sur la vango, kie
kun envio mi vidis nigriĝi ilin.
Mi trovis tiun poemon en la libro:
Garcia Gómez, E. “Poemas arábigoandaluces”. Madrid: Espasa Calpe, 1940. (p 151)
Novaj Floroj
Tuj la migalarbo floras!
Timiano
Kiam alvenas la Sankta Vendredo, en mia lando… malnova tradicio estas eliri por pluki timianon.
Oni diras ke se iu plukus tiam timianon, tio ne estos sen floroj.
Do, mi plukis ĝin. Kaj nun mi havas kelkan timianon por kuiri kaj trinki.
Mia familio vintre ŝatas kuiri supon de timiano, kio estas bonega por resaniĝi.
Ruĝgorĝuloj
Mi ŝatas promeni. Kaj, dimanĝe mi iras al la arbareto apud mia vilaĝeto. Kie mi povas ĝui siajn loĝantojn, ruĝgorĝulojn!
Ĝi (Erithacus rubecula) estas bela eta birdo. Mi aŭdis kaj vidis ĝin, proksime, sur arboj kun ruĝkolora kolo.